Personal content

Real name
Iskander
Place of birth
Uzbekree
Year of birth
3277
Age
33
Height
178 cm / 5' 10"
Weight
62 kg / 137 lb
Gender
Male
Build type
Slim
Skin color
White
Hair color
Brownish
Eye color
Greenish
Accent
Russian
Mi naskiĝis en 3277, en Uzbekree sistemo en koriolisa kosmostacio. Mi kreskis en generacio de geologoj, do de 3294 mi laboris en registara organizaĵo por mineralelterado, precipe de ĉiuj amataj oroj. La salajro estis malbela - ĉirkaŭ 100 kreditojn monate, sed sufiĉis por monotona kaj enuiga vivo. Foje ĉio tedis min kaj mi decidis foriri tion sovaĝejon definitive! Ekde la infanaĝo, mi revis flugi al profunda spaco, al foraj astroj. Estis nur unu vojo – finlerni akademio de la Pilota Federacio kaj akiri permesilon. Sed alveni tien ne estis facila tasko. Plej proksima akademio estas je 18 lumjaroj de nia sistemo, en Adeo. Sed regulaj flugoj ne iras tien de ni, kaj privataj flugoj per luksaj ŝipoj de Saud Kruger multekostas. Feliĉe, lernado en akademio estas senpaga por ĉiu civitano de nia potenca Federacio. Do, ricevi 40 kreditojn por flugo al Adeo ne estis tia neeblaĵo...

Kaj jen horo venis – neĝblanka "Orca" kun fumvitroj enŝipiĝis en dokoj de malriĉa sed samtempe gepatra kosmostacio. Dum mia tuta vivo mi sonĝis forlasi ĉi tiun mizeran lokon, tamen en tiu momento mi stuporis. Estis pli malfacile foriri hejmon ol mi pensis. Sed mia determino estis pli forta ol emocio kaj mi iris al ekonomiklaso kaj aranĝis min komforte. La flugo daŭris duonhoron...

Post tri monatoj da diligenta lernado, 15-an de decembro, 3301, mi ricevis mian aspiratan permesilon kaj la unuan insignon de la Pilota Federacio. Ili ankaŭ petis min subskribi kontrakton por senkompensa rento de "Sidewinder" kaj partopago de mil kreditoj al mia bankokonto. Bona komenco! Сerte, "Sidewinder" ne plu fabrikas, kaj preskaŭ ĉiuj ŝipoj estas nun ĉe akademioj de la Pilota Federacio. Do mi ricevis uzitan rubiĝindan fatrason, sed mi devis komenci per io. Do, konsolante min per nelimigitaj perspektivoj, mi komencis la vojon de sendependa piloto, kursade vastaĵojn de nia senlima galaksio...